Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Richelieu, farinte du paŝojn antaŭen, kun kapsigno dekstren, rideto maldekstren, haltis apud la Reĝo kaj staris dekstre de li, kvazaŭ sur sia natura loko. — Se fremdulo estus enirinta en ĉi tiu momento, li pli ĝuste pensus, ke maldekstre de li staras la Reĝo.

Marŝalo d’Estrées kaj ĉiuj ambasadoroj, Duko de Angoulême, Duko de Halluin, marŝalo de Chatillon kaj ĉiuj ĉefoficiroj de la armeo kaj de la kortego ĉirkaŭis lin; ĉiu el ili malpacience atendis, ĝis kiam la aliaj finos sian gratulon, por siavice prezenti la sian, ĉar ili timis, ke oni ŝtelos la komplimentojn, kiujn ili ĵus improvizis, aŭ la flategan formulon, kiun ili ĵus elpensis.

Dume Fabert retiriĝis en angulon de la tendo kaj ne ŝajnis multe atenti la tutan scenon. Li babiladis kun Montrésor kaj la nobeloj de Monsieur, ĉiuj ili fervoraj malamikoj de la Kardinalo; ekster la amaso, kiun li volis eviti, li trovis nur ilin por interparoli. Tiu farmaniero estus ekstreme mallerta por iu malpli bone konata; sed oni scias, ke, kvankam vivanta meze de la kortego, li ĉiam ignoris ĝiajn intrigojn. Oni diris, ke li revenis de gajnita batalo same, kiel la ĉevalo de la Reĝo revenis de kurĉaso, lasante la hundojn flatkaresi la mastron kaj interdisputi pri la rabakiraĵo, kaj ne penante memorigi pri sia propra parto en la sukceso.

La fulmotondro ŝajnis do tute kvietigita; milda trankvileco anstataŭis la fortan agitecon de la mateno. Respekta murmurado, iufoje