Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

postulis de sia malliberulo, sed ke li faris al si tiun plezuron: ne cedi en la duopa renkontiĝo, kaj, lasinte sin surprize ekregi de kolera movo, kurbigi la malliberulon per la laceco, la timo kaj ĉiuj malfortoj, kiuj kaŭzas neklarigeblan emocion sub la palpebro de maljunulo. — Li volis, ke lia estu la lasta vorto, kaj li eliris, nenion plu dirante, tiel subite, kiel li estis enirinta. Mi ne vidis, ĉu li salutis la Papon. Tion mi ne kredas.