Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sankta Spirito, kovris la maldekstran brakon de la Reĝo apogitan sur la tenilo de lia spado.

Lia kapo estis nekovrita, kaj oni bonege vidis lian palan kaj noblan vizaĝon, kiun lumigis la suno penetranta tra la supro de la tendo. La mallonga pinta barbo tia, kian oni tiam portis, ŝajnigis lian vizaĝon ankoraŭ pli malgrasa kaj ankaŭ pli melankolia; je lia alta frunto, lia antikva profilo, lia agla nazo, oni rekonis princon el la granda raso de Burbonoj;[1] li havis ĉiujn ecojn de siaj prauloj, krom la forto de la rigardo; liaj okuloj estis kvazaŭ ruĝigitaj de plorado kaj vualitaj de konstanta dormo kaj, pro la necerteco de lia vido, lia rigardo ŝajnis iom sendirekta.

Kun intenca afektemo li vokis al si kaj aŭskultis en tiu momento la plej grandajn malamikojn de la Kardinalo, kiun li ĉiuminute atendis, iom balancante sin de unu piedo al la alia laŭ la kutimo heredita de sia familio. Li parolis sufiĉe rapide, sed interrompante sin por fari gracian kap- aŭ mansignon al tiuj, kiuj pasis antaŭ li kaj profunde riverencis lin.

Jam preskaŭ du horojn oni estis sinsekve pasinta antaŭ la Reĝo, kaj la Kardinalo ankoraŭ ne aperis; ĉiuj korteganoj estis amasigitaj kaj premitaj malantaŭ la regnestro

kaj en la tapetitaj galerioj konstruitaj post la

  1. Antikva princa familio, kiu liveris al Francujo kelkajn famajn dukojn, poste vicon da reĝoj, kies unua estis Henriko IVa, patro de Ludoviko XIIa.