Paĝo:Virusoj (1999).djvu/4

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Historiaj notoj

Mi ĵus retrovis, post 45 jaroj, la manuskripton de tiuj «Virusoj», kiun mi vere, entute estis forgesinta. Mi evidente eklegis la aferon por refreŝigi mian memoron, antaŭ ol forĵeti la flaviĝintan paperon. Sed jen, tion mi ne faris, ĉar mi konstatis, ke mia «idealo», mia maniero taksi la mondon dum tiu preskaŭa duonjarcento ne ŝanĝiĝis, kaj tio estis ia debuto en mia verkado... Sed teatraĵoj!... Amuze, ĉu ne? des pli ke mi estas nek bona aktoro, nek asidua spektanto... maksimume socia klaŭno mi estas, kiel cixuj.

En 1955 mi submetis tiun manuskrption por taksado al la eterna junulo kun “juneca ardo”[1], la tiam konata “mallongpantalonulo” de SAT, t.e. Norbert Bartelmes. La rezulto de la aprecado estis senkuraĝiga: “Verko ne sufiĉe literatuerca, drastaj terminoj, abruptaj formuloj, troa simplismo”, ktp. Restis nur unu solvo: flanken ŝoti la fatrason kaj forgesi tiun aventuron, kio okazis ĝis nun.

  1. “Juneca ardo” kaj “Ne plu ludo” estas rakontoj de tiama redaktoro, recenzisto de Sennaciulo Norbert Bartelmes (Barthelmess) ankaŭ verkisto de romano Vartejoj kaj tradukisto de Faŭsto (de Goethe).