Paĝo:Virusoj (1999).djvu/5

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Tamen, kio estas io literatureca, ĉu nur komplikaj esprimoj kaj parolturnoj, teksto farĉita de hidaj aŭ lindaj neologismoj? Kial anstataŭ simplismo devas regi komplikismo? Cetere mi ŝategas simplismon, tial dum mia tuta vivo mi intence min esprimis per simplaj sed drastaj kaj abruptaj formuloj, kiuj vundas la konformismon. La vivo, la homo, la socio estas tiaj: drastaj, abruptaj, akraj.

Tiel dum la relego de miaj «Virusoj» mi decidis senŝanĝe aperigi ilin ĉar ili estas entute aktualaj.

La legantoj, kiuj samopinios kiel Norbert Bartelmes, bonvolu senkulpigi min.

Gilbert R. Ledon

Marto 1999


Enkonduko


La rutina vivo inside nin ĉirkaŭas, mallarĝigas nian vidon, tiel ke ofte ni forgesas nian idealon, niajn proprajn homajn kondiĉojn. Tiu senkonscia brutiĝo fariĝas tiel grava, ke ni, en la areno vastega de la ekzisto, eĉ ne scias plu pensi, taksi. Ni ludas nian aŭtomatan rolon, ja imitante perfektan aktoron, sed bedaŭrinde la scenojn ni ne enkarnigas laŭ la spirito de la aŭtoro!… Tio estas, laŭ niaj raciaj, deveno, evoluo, tuta ekzistado.

Tial, kiuj bonvolos perdi horeton el sia kutima vivmimiko per iel spekti ĉi tiujn etajn scenojn de kelkaj el la grandaj virusoj kiuj plagas nian socion, tiuj eble rekonscios, ke ĉio ne estas perdita, ke ni devas foriĝi el nia letargio kaj ke ankoraŭ restas ioma batalo por soci-hom-perfektecon atingi.

Tio estas mia tutkora sopiro.

La aŭtoro

Brazilio, oktobro 1955