5.) Laŭ la statutoj, la direktoro de UEA devus deponi garantisumon kiel sekurigon por korekta administrado. S-ro Jakob deklaris al mi, ke li deponis tian garantisumon en alteco de 20.000 fr. kaj ke tiuj troviĝas en monŝranko de lia oficeja ĉambro. Sed samtempe li kontestis la devigan karakteron de tia garantio, ĉar oni siatempe rezignis pri tio; li do nur libervole faris. El kio konsistas tiu sekurigo, tion mi ne povis ekscii malgraŭ plurfoja reveno al tiu demando. Dokumentojn kaj atestojn anstataŭis ĝeneralece formulita respondo.
Mi uzis ankoraŭ unu tagon de mia restado en Bern por viziti S-ron Stettler laŭ ties deziro, kaj por priparoli kun li ĉiujn aferojn. S-ron Stettler mi ĝis tiam renkontis nur tute mallonge kaj tial apenaŭ konis lin. Nun mi ekkonis lin kiel esperantiston kiu plej bone konas kaj plej ĝuste prijuĝas la tutan Esperanto-Movadon. Ĝis certa grado estis al li konataj la administraj malbonoj en Ĝenevo, sed ne la malperfektoj de la librotenado, kiun li mem siatempe enkondukis – sed tiele plenumadis ke ĝi simple ne estis malperfekta (ĝi estis la malnova usona duobla librotenado). Li intencas ordigi la nunan staton. Cetere li havas kiel mi la starpunkton, ke estos tre malfacile ion efike ŝanĝi. ĉar mankas la necesaj financaj garantioj, oni apenaŭ povos trovi unuarangan oficestron. Kaj eĉ se oni havus, li malsukcesus je la pasiva kaj aktiva rezistado de la esperantistaro, – opiniis S-ro Stettler. Li rakontis al mi detalojn el la tempo kiam li ankoraŭ mem faradis la laboron kaj mi devis rekoni, ke ne estas mirige, se ĉiam denove la sinsekvaj funkciuloj foriras ĉagrenitaj, rompitaj kaj konsumitaj. Hodler oferis sian sanon, Stettler dekduon da jaroj de peniga laboro senpaga kaj ankaŭ D-ro Privat jam alvenis ĉe certa punkto de rezignemo. Malgraŭ ĉio oni ne devas senkuraĝiĝi, ĉar temas ja pri tasko tro grava ke oni povus formeti ĝin neplenumita. Fundamenta ŝanĝiĝo eblas nur, se la tuta esperantistaro de la mondo ekkonas sian devon, kaj se aliflanke ekzistas certeco pri administrado kiu garantias al tiu ĉi esperantistaro ke ĝiaj monoferoj – individuaj kaj kolektivaj – estas uzataj laŭ la plej bonaj principoj utile al nia movado. El tia reciproka konfido devos rezulti pliboniĝo de la cirkonstancoj. Ĉe unu flanko pli granda oferemo devas disponigi la bezonatan monon por ke la administracio havu la kapitalon necesan por sukcese konduki tiel gravan aferon. Restas la demando, ĉu la esperantistaro, kiam ĝi konfidos, kontribuos la monon kaj mi jesis al S-ro Stettler tiun demandon, ĉar mi fidas la forton de nia ideo kaj de nia movado.
Konfirmi, ke mi kontrolis la bilancon de UEA, mi bedaŭrinde ne povis. Mi nur atestis, ke la sumoj publikigitaj estas identaj kun la bilanco en la ĉeflibro de la asocio.