Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Anstataŭ verki longan, nebulan, nefacile kompreneblan disertacion por refuti la sistemon de l’fama germana filozofo, Volter preferis montri per amuza rakonto, kiel senbaza estas la optimismo. Ĝi vidiĝas sub formo de kruelaj kaj stultaj militoj, de tertremoj, de epidemioj kaj plej diversspecaj katastrofoj.

Je morala vidpunkto ankaŭ ne estas pravigebla la optimismo. La homoj ja estas malbonaj: ili mensogas, trompas, rabas, mortigas kaj montras ĉiujn signojn de malsaĝo. Kaj se »ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone«, ne utilus do penadi por plibonigi la sorton de l’homaro. Krimeco kaj malsaĝo ja eniras la konsiston de tiu plejeble bona mondo. Se la naturo povas fari bonon nur el malbono, la homo ne rajtas kontraŭstari ian ajn malbonon, ĉar li eble per tio malhelpus venon de estonta pli granda bono…

Oni senpene ekvidas, ke tia filozofio povas havi malbonajn efikojn sur la pens- kaj agadmanierojn de la homoj. Volter do prave atakas la optimismon per sia malica ironio. Dum la rakontado, Kandid estos senĉese trompata kaj trafos de malfeliĉo en malfeliĉon. Same okazos al ĉiuj aliaj ĉefroluloj el la romano, kio instruas al la leganto pri neceso vidi la mondon tia, kia ĝi fakte estas kaj ne tra la okulvitroj de l’optimismo.

La amuza formo, per kiu la aŭtoro de Kandid disbatas la filozofian sistemon de Lajbnic, povas ĉe kelkaj legantoj doni la impreson, ke Volter ne estis tre profundpensa filozofo. Se por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule, estas fakto, ke Volter ne povas esti metata en tiun kategorion. Mi tamen opinias, ke nia aŭtoro tre bone scipovis prezenti al si la multflankecon de l’problemoj kaj demandoj. Sed lia raciemo detenis lin erarvagi en nekonataĵon. Ĉu fakte utilas starigi belajn sistemojn, kiujn la racio ne povas ĉiurilate pravigi? Ekzemple, ĉu Dio ekzistas aŭ ne? Estas malfacile trovi ĉe Volter jesan aŭ nean respondon al tiu demando. »Se Dio ne ekzistus, li diris, oni devus ĝin elpensi«. Tia paradokso povas esti klarigata per tio, ke Volter opiniis necesa la kredon je dio por starigo de moralaj principoj kaj vivreguloj inter la