La policisto klarigis pri kio temas.
— Ha! la monstroj! ekkriis Kandid; kio! tiaj abomenindoj okazas ĉe popolo, kiu dancas kaj kantas! Ĉu mi ne povos eliri kiel eble plej baldaŭ el tiu lando, kie simioj incitas tigrojn? Mi vidis ursojn en mia lando; mi vidis homojn nur en Eldorado. Je la nomo de Dio, sinjoro policisto, konduku min al Venezio, kie mi devas atendi F-inon Kunegond.
— Mi povas konduki vin nur en Malalt-Normandion, diris la policisto.
Tuj li ordonas, ke oni demetu liajn katenojn, diras,
ke li eraris, forsendas siajn subulojn, forkondukas al
Diep Kandid kaj Marten kaj lasas ilin en la manoj de
sia frato. Estis malgranda holanda ŝipo en la rodo. La
Normando, per la helpo de tri aliaj diamantoj fariĝinte
la plej servema el la homoj, enŝipigas Kandid kaj siajn
servantojn, kaj la ŝipo alnaĝas al Portsmt[1] en Anglio.
Ĝi ne estis la vojo al Venezio; sed Kandid kredis esti
liberigita el la infero, kaj li nepre esperis ĉe la unua
okazo sin denove direkti al Venezio.
— Ha Panglos! Panglos! Ha! Marten? Marten! Ha!
mia kara Kunegond! kio do estas ĉi tiu mondo? diris
Kandid sur la holanda ŝipo.
— Estas io tre freneza kaj tre abomena, respondis Marten.
- ↑ Angle: Portsmouth.