Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi nur morti. Ha! estus preferinde resti en la paradizo de Eldorado ol reveni en ĉi tiun malbenindan Eŭropon. Kiel vi pravas! mia kara Marten, ĉio estas iluzio kaj malfeliĉego.«

Li falis en nigran melankolion, kaj ne partoprenis al la opero alla moda[1], nek al la aliaj distroj de la karnavalo; ne eĉ unu virino vekis ĉe li tenton. Marten diris al li: »Vi estas tre naiva, en vero, imagi, ke mestiza servisto, kiu havas en poŝo kvin aŭ ses milionojn, iros serĉi vian amatinon ĝis la fino de l’tero kaj kondukos ŝin al vi en Venezion. Li prenos ŝin por si, se li trovos; se li ne trovos ŝin, li prenos alian: mi konsilas al vi forgesi pri via servisto Kakambo kaj via amatino Kunegond.« Marten ne estis tre konsola. La melankolio de Kandid pligrandiĝis, kaj Marten ne ĉesis pruvi al li, ke ekzistas malmulte da virto kaj malmulte da feliĉo sur la tero, escepte eble en Eldorado, kien neniu povas iri.

Disputante pri tiu grava demando, kaj atendante Kunegond, Kandid ekvidis junan teatanon[2] sur la placo Sankta Marko, kiu tenis ĉe la brako iun junulinon. La teatano ŝajnis freŝa, graseta, fortika; liaj okuloj brilis, lia aspekto estis memfida, lia irmaniero fiera. La junulino estis beleta kaj kantis; ŝi ameme rigardis sian teatanon, kaj de tempo al tempo pinĉis al li la dikajn vangojn.

  1. Itala esprimo: Laŭmoda.
  2. La teatanoj estis ekleziuloj de la kongregacio de Latrano; ili portis nigran sutanon, nigran mantelon kaj blankajn ŝtrumpojn. Ili predikis, vizitis la malsanulojn kaj malliberulojn, apudestis la ekzekutotojn, ktp. Ili havis nek bienojn, nek rentojn. — Trad.