Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Vi almenaŭ konsentos, diris Kandid al Marten, ke ĉi tiuj homoj estas feliĉaj. Ĝis nun mi trovis sur la tuta loĝebla tero, escepte en Eldorado, nur malfeliĉulojn; sed, koncerne ĉi tiun junulinon kaj ĉi tiun teatanon, mi vetas, ke ili estas tre feliĉaj kreitoj.

— Mi vetas, ke ne, diris Marten.

— Ni invitu ilin por vespermanĝi, diris Kandid, kaj vi vidos, ĉu mi eraras.

Tuj li proksimiĝas al ili, komplimentas kaj invitas ilin en sian gastejon por manĝi makaroniojn, perdrikojn el Lombardio, kaviaron, kaj trinki vinon el Montepulciano, vinon nomitan larmoj de Kristo[1], vinon el Kipro kaj el Samos. La fraŭlino ruĝiĝis, la teatano akceptis la inviton, kaj la junulino sekvis Kandid, rigardante lin per okuloj, en kiuj kuŝis surprizo, konfuzo kaj kiuj malheliĝis de kelkaj larmoj. Apenaŭ ŝi estis enirinta la ĉambron de Kandid, ke ŝi diris:

— Nu, Sinjoro Kandid ne rekonas Paket!

Ĉe tiuj vortoj, Kandid, kiu ĝis nun ne tre atente konsideris ŝin, tial ke li pensis nur pri Kunegond, diris al ŝi:

— Ho ve! mia kara infano, ĉu do estas vi, kiu metis doktoron Panglos en la belan staton, en kiu mi vidis lin?

— Ho ve! sinjoro, estas mi mem, diris Paket; mi ja vidas, ke pri ĉio vi estas informita. Mi eksciis pri la teruraj malfeliĉoj, kiuj okazis al ĉiuj domanoj de la baronino kaj al la bela Kunegond. Mi certigas al vi, ke mia sorto ne estis malpli kompatinda. Mi estis tre senpeka, kiam vi vidis min. Iu kordeliero, kiu estis mia

  1. Lacryma christi, muskatvino el regiono ĉe la bazo de l’vulkano Vezuvo. — Trad.