Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Oni parolas, diris Kandid, pri la senatano Pokokurant, kiu loĝas en tiu bela palaco ĉe la Brenta, kaj kiu akceptas sufiĉe bone la fremdulojn. Oni asertas, ke ĝi estas homo, kiu neniam havis ĉagrenon.

— Mi volus vidi tian maloftaĵon, diris Marten.

Kandid tuj demandigis al sinjorego Pokokurant, pri permeso viziti lin la morgaŭon.

ĈAPITRO XXV
Vizito ĉe la sinjorego Pokokurant, nobela Veneziano

Kandid kaj Marten gondole veturis sur la Brenta kaj alvenis ĉe la palaco de la nobela Pokokurant. La ĝardenoj estis aranĝitaj kaj ornamitaj per belaj statuoj el marmoro; la palaco estis bonstila. La mastro, sesdekjara, riĉega, akceptis tre ĝentile la du scivolemulojn, sed kun tre malmulte da fervoro, kio konfuzetis Kandid kaj ne malplaĉis al Marten.

Unue beletaj kaj pure vestitaj junulinoj prezentis ĉokoladon, kiun ili tre bone ŝaŭmkirlis. Kandid ne povis sin deteni laŭdi ilian belon, ilian afablan ĉarmon kaj ilian lerton. »Ili estas sufiĉe bonaj kreitoj, diris la senatano Pokokurant; kelkafoje mi kuŝigas ilin en mian liton, ĉar mi estas tre tedita de la sinjorinoj el la urbo, de iliaj koketoj, de iliaj ĵaluzoj, de iliaj disputoj, de iliaj humoroj, de iliaj malnobletaĵoj, de ilia malhumilo, kaj de sonetoj, kiujn oni devas verki aŭ mendi por ili; sed, sume, ĉi tiuj du junulinoj komencas tre tedi min.«

Kandid post la tagmanĝo, promenante en longa galerio, estis surprizata de la belo de la pentroj. Li demandis, kiuj majstroj pentris la du unuajn. »Ili estas de Rafaelo, diris la senatano; mi aĉetis ilin tre kare pro