Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vanto antaŭ kelke da jaroj; oni diras, ke nenio estas pli bela en Italio, sed ili tute ne plaĉas al mi; ilia koloro estas tre malheliĝinta, la figuroj ne estas sufiĉe rondformaj kaj ne sufiĉe elstaras; la drapiraĵoj tute ne similas ŝtofon: unuvorte malgraŭ ĉia laŭdo, mi ne trovas en ili veran imiton al la naturo. Mi ŝatos pentron, nur kiam mi opinios vidi la naturon mem: da tiaj ne ekzistas. Mi havas multe da pentroj, sed mi ne plu rigardas ilin.«

Pokokurant, atendante la vespermanĝon, ludigis al si koncerton. Kandid trovis la muzikon belega. »Tiu bruo, diris Pokokurant, povas distri dum unu duona horo; sed se ĝi daŭras pli longe ĝi tedas ĉiujn, kvankam neniu kuraĝas tion konfesi. La muziko hodiaŭ estas nur la arto ludi malfacilajn aferojn, kaj tio, kio estas nur malfacila, ne plaĉas post multe da tempo.

»Eble mi pli ŝatus operon, se oni ne estus trovinta la sekreton fari el ĝi monstron, kiu vekas ĉe mi egan indignon. Tiu ĉeestu, kiu deziras, la prezentadon de malbonaj tragedioj kun muziko, en kiuj la scenoj estas verkitaj kun la nura celo okazigi tre malĝustatempe du aŭ tri ridindajn kantojn, kiuj valorigas la gorĝon de iu aktorino; tiu svenu, kiu deziras aŭ povas, vidante kastriton kanteti en la rolo de Cezar kaj de Kato kaj promeni kun ĝene mallerta mieno sur iu scenejo; koncerne min, jam de longe mi fordecidis pri tiuj banaloj, kiuj hodiaŭ konsistigas la gloron de Italio, kaj kiujn suverenoj pagas tiom kare.« Kandid iom diskutis, sed kun moderemo. Marten havis la saman opinion, kiel la senatano.

Oni altabliĝis kaj post tre bona manĝo, oni eniris en la bibliotekon. Kandid vidante lukse binditan libron de Homero, laŭdis la famegan moŝton pri lia bongusto.