Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

disputo inter mi ne scias kia Pupilus, kies paroloj, li diras, estis pusoplenaj, kaj alia kies paroloj estis vinagraj. Nur kun tre forta naŭzo mi legis tiujn maldelikatajn versojn kontraŭ maljunulinojn kaj kontraŭ sorĉistinojn; kaj mi ne vidas, kia merito estas en tio, ke li diras al sia amiko Mecenas, ke se li metas lin en la rangon de la lirikaj poetoj, li frapas la astrojn per sia noblega frunto. La stultuloj admiras ĉion ĉe ŝatata aŭtoro. Mi legas nur por mi; mi ŝatas nur tion, kio indas je mi.

Kandid, kies edukado faris, ke li juĝis nenion per si mem, estis tre mirigata de tio, kion li aŭdis; kaj Marten opiniis, ke la pensmaniero de Pokokurant estis sufiĉe saĝa.

— Ho! jen estas libro de Cicero, diris Kandid; rilate al tiu granda homo, mi pensas, ke vi ne enuas ĉe la legado de liaj verkoj?

— Neniam mi legas ilin, respondis la Veneziano. Ĉu povas interesi min, ke li pledis por Rabirius aŭ por Kluentius? Sufiĉas al mi la procesoj, kiujn mi juĝas; mi prefere estus kontentiĝinta je liaj filozofiaj verkoj; sed kiam mi vidis, ke li dubas pri ĉio, mi konkludis, ke mi estas same klera kiel li kaj ke mi bezonis nenies helpon per esti malklera.

— Ha! jen estas okdek volumoj el verkaĵoj de scienca akademio, ekkriis Marten; povas esti, ke tie troviĝas io valora.

— Ĝi estus, diris Pokokurant, se nur unu el la aŭtoroj de tiu konfuzaĉo estus elpensinta la arton fari pinglojn; sed en ĉiuj tiuj libroj troviĝas nur vanaj sistemoj kaj ne eĉ unu sola utila afero.

— Kiom da teatraĵoj mi vidas tie, diris Kandid, en itala lingvo, en hispana, en franca!