Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li centfoje la samajn paroladojn; kiu disputigas lin pri teologio; kiu, serioze imitante la komikan inventon pri eksplodpafiloj de Ariosto, igas la diablojn kanonpafadi en la ĉielon? Nek mi, nek aliu en Italio povis ŝati tiujn bedaŭrindajn ekstravagancojn. La edziĝo de la Peko kun la Morto kaj la kolubroj, kiujn naskas la Peko, vomigas ĉiun homon, kiu havas guston iom delikatan, kaj lia longa priskribo de hospitalo konvenas nur por tombisto. Tiu malklara, strangeta kaj naŭza poemo estis malŝatata tuj ĉe ĝia naskiĝo; ĝin mi traktas hodiaŭ kiel en ĝia patrio ĝi estis traktata de la samtempuloj. Cetere, mi diras, kion mi pensas kaj tute ne atentas ĉu la aliaj pensas kiel mi.

Kandid estis tre ĉagrena pro tiuj paroloj; li respektis Homero, iom li ŝatis Milt’n.

— Ho, ve! li diris mallaŭte al Marten, mi tre timas, ke ĉi tiu homo havas nur malŝategon por niaj germanaj poetoj.

— Ne estus en tio granda domaĝo, diris Marten.

— Ho! kia supera homo! diris Kandid al Marten tra la dentoj, kia granda geniulo estas tiu Pokokurant! Nenio povas plaĉi al li.

Tiel revuinte ĉiujn librojn, ili malsupreniris en la ĝardenon. Kandid laŭdis ties ĉiujn belecojn.

— Mi konas nenion pli malbongustan, diris la mastro; ni havas ĉi tie nur bagatelaĵojn; sed tuj morgaŭ mi ordonos, ke oni konstruu alian laŭ pli admirinda desegno.

Kiam la du scivolemuloj estis adiaŭintaj lian ekscelencan moŝton:

— Nu, diris Kandid al Marten, vi konsentos, ke jen estas la plej feliĉa el ĉiuj homoj, ĉar li ne estas sklavo de ĉio, kion li posedas.