Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la lulilo; mia patro kaj mia patrino[1] estis malliberigitaj; oni edukis min en malliberejo; mi kelkfoje havas la permeson vojaĝi akompanate de gardantoj, kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.«

La tria diris: »Mi estas Karl-Edvard[2], reĝo de Anglio; mia patro translasis al mi siajn rajtojn je la reĝlando; mi batalis por defendi ilin; oni elŝiris la koron al ok cent el miaj amikoj kaj per ĝi oni batis iliajn vangojn. Mi estis metata en malliberejon; mi iras al Romo fari viziton al la reĝo mia patro, kiu estas kiel mi kaj mia avo detronigita, kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.«

La kvara tiam ekparolis kaj diris: »Mi estas reĝo de la Polakoj[3]; la sorto de l’milito senigis min je miaj heredaj Ŝtatoj[4]; mia patro spertis la samajn malfeliĉojn; mi rezigne obeas la Providencon kiel la sultano Aĥmet, la imperiestro Ivan kaj la reĝo Karl-Edvard, al kiu Dio donu longan vivon; kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.«

  1. Ivan estis filo de princo Antonio de Braŭnŝvajg (germane: von Braunschweig) — Volfenbütl-Bevern (germane: Wolfenbüttel-Bewern) kaj de Elizabet Katerine-Kristine de Meklenbung-Ŝverin (germane: Elisabeth-Katherine-Christine von Mecklenburg-Schwerin).
  2. Karl-Edvard, nomita la Pretendanto, naskiĝis en Romo, dum la jaro 1720, kaj mortis en Firenze dum la jaro 1788. Li estis filo de Jakobo Stjuat (angle: James Stuart) kaj nepo de Jakobo la II, li vane provis rekonkeri sian reĝolandon, kaj forpelite el Francio de Ludoviko la XV, li iris en Italion, kie li vivis sub la nomo Grafo de Albani.
  3. Poloj.
  4. Aŭgusto la III, elektrajtulo de Saksio kaj reĝo de Polio, naskiĝis en 1763. Li estis senigita je Saksio de Frederiko la II, dum la Sepjara milito. — Trad.