Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La kvina diris: »Mi ankaŭ estas reĝo de la Polakoj; dufoje mi perdis mian reĝlandon[1]; sed la Providenco donis al mi alian Ŝtaton, en kiu mi faris pli da bono ol ĉiuj reĝoj de Sermatio kune faris ĉe la bordoj de Vistulo; mi ankaŭ rezigne obeas al la Providenco, kaj mi venis en Venezion por pasigi la karnavalon.«

Restis al la sesa monarko paroli: «Sinjoroj, li diris, mi ne estas tiom granda sinjorego kiel vi, tamen mi ankaŭ estis reĝo. Mi estas Teodor[2]; oni elektis min reĝo de Korsiko; oni nomis min Via Majesto, kaj nun oni apenaŭ nomas min Sinjoro. Mi fabrikigis monerojn, kaj mi ne posedas unu denaron; mi havis du ŝtatsekretariojn, kaj mi apenaŭ havas serviston; mi sidis sur trono, kaj dum longa tempo en Londono mi sidis sur pajlo. Mi tre timas, ke ĉi tie oni same traktos min, kvankam mi venis en Venezion por pasigi la karnavalon.«

La kvin aliaj reĝoj aŭskultis tiun paroladon kun nobla kompato. Ĉiu el ili donacis orajn monerojn al la reĝo Teodor, por ke li havigu al si vestojn kaj ĉemizojn; Kandid donacis al li diamanton je valoro de du mil ormoneroj. »Kiu do estas tiu simplulo, diris la kvin reĝoj,

  1. Stanislas Leczinski, bopatro de Ludoviko la XV, naskiĝis en Lemberg dum la jaro 1677 kaj mortis en Lunevil (Francio) dum la jaro 1766. Pro la Viena Kontrakto (1735), farita inter Francio kaj la Imperio, li rezignis je Polio, gardante tamen la titolon de reĝo, kaj ricevis de la Aŭstria dinastio dumvivan suverenecon super la dukejoj de Bar kaj de Lotaringio, kiuj, post lia morto, devis transiri al Francio.
  2. Teodor, barono de Neŭhof, naskiĝis en Mes (france: Metz) ĉirkaŭ la jaro 1690; li sin proklamigis reĝo de Korsiko en 1736 kun la nomo Teodor la I. Li mortis en Londono, en granda mizero, ĉe la fino de 1756. — Trad.