kiu estas en stato donaci centfoje pli ol ĉiu el ni, kaj kiu ĝin donacas?«
Ĉe la momento kiam oni detabliĝis, venis en la saman
gastejon kvar princaj Moŝtoj, kiuj ankaŭ estis perdintaj
siajn ŝtatojn sekve de milito, kaj kiuj venis en
Venezion por pasigi la reston de l’karnavalo; sed Kandid
tute ne atentis la nove venintajn. Okupis lin nur
la penso iri al Konstantinopolo por trovi sian karan
Kunegond.
La fidela Kakambo estis jam sukcesinta atingi, ke
la turka mastro, kiu estis rekondukonta la sultanon
Aĥmet al Konstantinopolo, akceptos Kandid kaj Marten
en sian ŝipon. Ambaŭ iris tien, respektege genufleksinte
antaŭ Lia kompatinda sultana Moŝto. Irante,
Kandid diris al Marten:
— Jen estas tamen ses detronigitaj reĝoj, kun kiuj ni vespermanĝis! kaj eĉ inter tiuj ses reĝoj estas unu, al kiu mi almozis. Eble estas multaj aliaj princoj pli malfeliĉaj. Koncerne min, mi perdis nur cent ŝafojn, kaj mi flugas en la brakojn de Kunegond. Mia kara Marten, unu fojon pli, Panglos estis prava, ĉio statas bone.
— Tion mi deziras, diris Marten.
— Sed, diris Kandid, jen estas tre nekredebla aventuro, kiun ni havis en Venezio. Neniam oni vidis nek aŭdis, ke ses detronigitaj reĝoj kune vespermanĝis en gastejo.
— Tio ne estas pli eksterordinara ol la plejparto el la aferoj, kiuj okazis al ni. Estas tre ordinare, ke