Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

reĝoj estas detronigataj; kaj rilate al la honoro, kiun ni havis vespermanĝante kun ili, tio estas bagatelo neniel inda je nia atento.

Apenaŭ Kandid estis sur la ŝipo, ke li saltis sur la kolon de sia eks-servisto, de sia amiko Kakambo.

— Nu! li diris, kion faras Kunegond? Ĉu ŝi estas ĉiam eksterordinare bela? Ĉu ŝi min amas ankoraŭ? Kiei ŝi fartas? Ci sendube aĉetis por ŝi palacon en Konstantinopolo?

— Mia kara mastro, respondis Kakambo, Kunegond purigas pelvetojn ĉe la bordoj de la Propontid[1], ĉe princo, kiu havas tre malmulte da pelvetoj; ŝi estas sklavo en la domo de eksa suvereno, nomita Ragocki[2], al kiu la Granda Turko donas tri ormonerojn potage en la azilo; sed pli bedaŭrinde estas, ke ŝi perdis sian belon kaj fariĝis terure malbela.

— Ha! ĉu bela, ĉu malbela, diris Kandid, mi estas honesta homo, kaj mia devo estas ŝin ami ĉiam. Sed kiel estas eble, ke ŝi povis fali en tian mizeregan staton malgraŭ la kvin aŭ ses milionoj, kiujn ci kunportis?

— Nu, diris Kakambo, ĉu do mi ne devis doni du milionojn al la sinjoro Fernando d’Ibara, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza, guberniestro de Bonaero, por ricevi la permeson repreni F-inon Kunegond? Kaj ĉu do pirato brave ne forrabis de ni ĉion ceteran? Ĉu do tiu pirato ne veturigis nin al la promontoro Matapan, al Milo, al Nikario, al Samos, al Petra, al la Dardaneloj, al Marmora, al Skutari? Kune-

  1. Marmara Maro.
  2. Francisko-Leopoldo Ragocki, naskiĝis en 1676, mortis en 1735; li estis proklamata princo de Transilvanio en 1707. Li estis venkata kaj detronigata kaj rifuĝis unue en Polion, el tie li transiris en Francion, poste en Turkion. — Trad.