Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gond kaj la maljunulino servas ĉe tiu princo, pri kiu mi parolis al vi, kaj mi, mi estas sklavo de la detronigita sultano.

— Kiom da malfeliĉoj kunigitaj unu kun la aliaj! diris Kandid. Sed, ĉio konsiderite, mi havas ankoraŭ kelkajn diamantojn; mi facile liberigos Kunegond. Estas tre domaĝe, ke ŝi fariĝis malbela.

Poste, sin turnante al Marten:

— Laŭ via opinio, kiu estas pli kompatinda, ĉu la imperiestro Aĥmet, ĉu la imperiestro Ivan, ĉu la reĝo Karl-Edvard, ĉu mi?

— Mi ne scias, diris Marten; estus necese, ke mi estu en viaj koroj por scii tion.

— Ha! diris Kandid, se Panglos ĉeestus, li scius tion kaj dirus al ni.

— Mi ne scias per kiaj pesiloj via Panglos povus pesi la malfeliĉojn de la homoj kaj taksi iliajn dolorojn. Mi tamen konjektas, ke sur la tero ekzistas milionoj da homoj, kiuj estas centfoje pli kompatindaj ol la reĝo Karl-Edvard, la imperiestro Ivan kaj la sultano Aĥmet.

— Tio povas esti, diris Kandid.

Post malmulte da tagoj oni venis en la kanalon de la Nigra Maro. Kandid unue reaĉetis Kakambo tre kare, kaj ne perdante tempon, li kaj liaj akompanantoj sin ĵetis en galeron por iri al la bordo de Propontid serĉi Kunegond, kia ajn povus esti ŝia malbelo.

Inter la punlaborularo troviĝis du punuloj, kiuj tre malbone remadis kaj al kiuj la malgrandaziana mastro donis kelke da batoj per bovtendeno sur la nudajn ŝultrojn: Kandid, laŭ natura movo, pli atente rigardis ilin ol la aliajn punlaborulojn kaj kompateme proksimiĝis al ili. Kelke da kriplaj trajtoj de iliaj vizaĝoj ŝajnis al