Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

atendante, ke la tuta trupo havu pli bonan sorton. Kunegond ne sciis, ke ŝi malbeliĝis, neniu estis ŝin avertinta pri tio: ŝi memorigis al Kandid pri liaj promesoj per tono tiom ordonema, ke la bona Kandid ne kuraĝis rifuzi. Li do konigis al la barono, ke li edziĝos kun lia fratino.

— Neniam mi toleros tion, diris la barono, tian malnoblon ŝiaflanke kaj tian ofendan malrespekton viaflanke; tian malbonfamegon oni ne povos riproĉi al mi: la infanoj de mia fratino ne povus partopreni la nobelajn kunvenojn en Germanio. Ne, mia fratino nur povas edziniĝi kun barono el la Imperio.

Kunegond sin ĵetis al liaj piedoj kaj superverŝis ilin per larmoj; li restis malcedema.

— Majstra frenezulo, diris al li Kandid, cin mi liberigis el punlaboro, mi pagis por cia reaĉeto, mi pagis tiun de cia fratino; ŝi purigis tie ĉi pelvetojn, ŝi estas malbela, mi estas sufiĉe bonkora por konsenti, ke ŝi estu mia edzino kaj ci tamen pretendas kontraŭstari al tio! Mi denove cin mortigus, se mi obeus mian koleron.

— Ci povas denove mortigi min, diris la barono, sed dum mi vivos, ci ne edziĝos kun mia fratino.

ĈAPITRO XXX
Konkludo

Kandid, en la fundo de sia koro, tute ne deziris edziĝi kun Kunegond. Sed la ekstrema aroganto de la barono instigis lin plenumi la edziĝon, kaj Kunegond tiom forte insistis, ke li ne povis malkonfirmi sian promeson. Li konsultis Panglos, Marten kaj la fidelan Kakambo. Panglos verkis belan disertacion, per kiu li