Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pruvis, ke la barono havis neniun rajton super sia fratino, kaj ke ŝi povis, laŭ ĉiuj leĝoj de la imperio, edziniĝi kun Kandid — neleĝe. Marten konkludis, ke oni devas ĵeti la baronon en la maron. Kakambo decidis, ke oni devas redoni lin al la malgrandaziana mastro, kiu traktos lin denove kiel punlaborulon; poste oni sendos lin al Romo al la patro generalo per la unua ŝipo. La propono estis aprobata; la maljunulino ankaŭ konsentis; pri tio oni diris nenion al lia fratino; la afero estis plenumata por kelka mono, kaj oni ĝuis la plezuron trompi jezuiton kaj puni la malhumilon de germana barono.

Estis tute nature imagi, ke post tiom da malfeliĉoj Kandid, edziĝinte kun sia amantino kaj vivante kun la filozofo Panglos, la filozofo Marten, la prudenta Kakambo kaj la maljunulino, kunportinte tiom da diamantoj el la patrio de la antikvaj Inkasoj[1], ĝuus plej agrablan vivon; sed la judoj tiom lin friponis, ke restis al li nur lia malgranda farmbieno; lia edzino, ĉiutage pli kaj pli malbeliĝante, fariĝis disputema kaj netolerebla; la maljunulino estis invalida kaj eĉ pli malbonhumora ol Kunegond. Kakambo, kiu laboris en la ĝardeno kaj iris al Konstantinopolo, por vendi legomojn, estis trolacigata de laboro kaj malbenis sian sorton. Panglos tre bedaŭris, ke li ne estas distingiĝanta en iu germania universitato. Koncerne Marten, li firme estis konvinkita, ke ĉie oni statas malbone; li pacience rilatis al la aferoj. Kandid, Marten kaj Panglos kelkfoje disputis pri metafiziko kaj moralo. Oni ofte vidis preterpasi antaŭ la fenestroj de la farmdomo ŝipojn,

  1. Peruvianoj.