Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale. Oni rimarkos, ke la lingvo estas kiel eble plej senbalastigita per forlaso de ĉiu senutila sufikso. Ĉe la komenco tia senbalastiĝo eble tiklos al kelkaj legantoj; sed mi estas konvinkita, ke ĉe la fino ili opinios, ke ĝi estas trafa, ĉar ĉio restas klara kaj facile komprenebla.

E. L.

Marte 1929.