Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝarĝitajn de efendoj[1], de paŝahoj[2] de kadioj, kiujn oni sendis ekzile al Lemnos, al Mitilen, al Erzerum. Oni vidis, ke venas aliaj kadioj, aliaj paŝahoj, aliaj efendoj, kiuj anstataŭis la elpelitojn kaj kiuj siavice estis elpelataj. Oni vidis pajle remburitajn kapojn, kiujn oni portis por prezenti al la Noblega Pordo. Tiuj spektakloj plivigligis la diskutojn kaj kiam oni ne diskutis, la enuo estis tiom supermezura, ke la maljunulino iun tagon kuraĝis diri:

— Mi tre dezirus scii, kio estas plej malbona, ĉu esti seksperfortata centfoje de negraj piratoj, havi sidvangon fortranĉita, esti bastonfrapata ĉe la Bulgaroj, esti vipata kaj pendigata ĉe religia bruligado, esti sekcata, remadi en galero, fine sperti ĉiujn malfeliĉojn, kiujn ni ĉiuj travivis, aŭ resti ĉi tie, nenion farante?

— Tio estas grava demando, diris Kandid.

Tiu parolo naskigis novajn pripensojn, kaj precipe Marten konkludis, ke la homo naskiĝis por vivi en konvulsioj de maltrankvilo, aŭ en letargio de enuo. Kandid ne konsentis, sed li certigis nenion. Panglos konfesis, ke li ĉiam terure suferis; sed ke iun fojon estinte defendanta la opinion, ke ĉio statas mirinde bone, li ĉiam defendas tion, sed ne kredas.

Unu afero plifirmigis Marten en siaj malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandid kaj embarasis Panglos. Tio estis, ke iun tagon ili vidis veni en sian farmbienon Paket kaj fraton Levkojo, kiuj estis en plej ekstrema mizero; ili tre rapide elspezis la tri mil piastrojn, disiĝis, rekuniĝis, malpaciĝis, estis metitaj en malliberejon, forkuris, kaj fine frato Levkojo fariĝis

  1. Turka titolo por ŝtatoficistoj, pastroj kaj kleruloj.
  2. Turka guberniestro.