Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mondo, pri la deveno de l’malbono, pri la naturo de la animo kaj pri la antaŭstarigita harmonio.

Ĉe tiuj vortoj la derviŝo fermis la pordon antaŭ ilian nazon.

Dum tiu interparolado, disfamiĝis la informo, ke oni ĵus strangolis en Konstantinopolo du vezirojn de la benko[1] kaj la mufton,[2] kaj ke oni palisumis[3] plurajn el iliaj amikoj. Tiu revoluciego kaŭzis grandan bruon dum pluraj horoj. Panglos, Kandid kaj Marten, revenante al sia farmbieneto, renkontis bonan maljunulon, kiu refreŝigis sin ĉe sia pordo sub laŭbo el oranĝarboj. Panglos, kiu estis tiom scivolema, kiom rezonema, demandis al li, kiel oni nomis la mufton, kiun oni ĵus strangolis.

— Mi ne scias, respondis la bonulo, neniam mi konis la nomon de iu ajn mufto nek de iu ajn veziro. Mi scias nenion pri la aventuro, kiun vi rakontas al mi; mi supozas, ke ĝenerale kiuj enmiksiĝas en la publikaj aferoj, tiuj iafoje pereas mizere kaj ke tion ili meritas; sed neniam mi informiĝas pri tio, kio okazas en Konstantinopolo; mi kontentiĝas, ke oni iru tien por vendi fruktojn el la ĝardeno, kiun mi kulturas.

Dirinte tiujn vortojn, li enirigis la fremdulojn en sia hejmo: liaj du filinoj kaj liaj du filoj prezentis al ili plurajn specojn da ŝorbetoj, kiujn ili mem faris, kaimakojn[4], punktitajn per ŝeloj de konfitita cedrato,

  1. Tiel oni nomis vezirojn, kies ofico estis juĝi pri diversaj ŝtataferoj.
  2. Mahometana ekleziulo, kiu estas komisiita zorgi pri la observado al la religia leĝo.
  3. Palisumi. Trapike mortigi, sidigante iun sur akran foston.
  4. Speco de ŝorbeto.