Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi ankaŭ scias, diris Kandid, ke ni devas kulturi nian ĝardenon.

— Vi pravas, diris Panglos: ĉar, kiam la homo estis metata en la ĝardenon de Edeno, li estis metata tien ut operaretur eum,[1] por ke li laboru; kio pruvas, ke la homo ne naskiĝis por ripozi.

— Ni laboru, ne rezonante, diris Marten, ĝi estas la sola rimedo por igi la vivon tolerebla.

La tuta malgranda societo tion alcelis; ĉiu ekaplikis siajn talentojn. La malgranda bieno multe produktis. Verdire Kunegond estis tre malbela, sed ŝi fariĝis tre bona kukistino; Paket brodis; la maljunulino prizorgis la tolaĵon. Eĉ frato Levkojo utilis; li estis tre bona lignaĵisto, kaj eĉ fariĝis honestulo; kaj Panglos kelkfoje diris al Kandid:

— Ĉiuj okazoj estas interligitaj en la plej eble bona el la mondoj: ĉar fine, se vi ne estus forpelita el bela kastelo per fortaj piedbatoj sur la postaĵon pro amo al F-ino Kunegond, se vi ne spertus la Inkvizicion, se vi ne trakurus piede Amerikon, se vi ne donus fortan spadobaton al la barono, se vi ne perdus ĉiujn viajn ŝafojn el la bona lando Eldorado, vi ne manĝus ĉi tie konfititajn cedratojn kaj pistakojn.

— Tio estas bele dirita, respondis Kandid, sed ni devas kulturi nian ĝardenon.

  1. »Por ke li prilaboradu ĝin« (Biblio, Genezo, 2, 15).