Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

animo ĉiam ŝajnis al mi esti pura kiel via belo. Vi eĉ havas fundon de filozofio, kiu kredigis al mi, ke vi pli ŝatus ol alia persono tiun verkon de saĝulo.

Ĝi unue estis skribata en antikva ĥaldea lingvo, kiun nek vi nek mi komprenas. Oni tradukis ĝin arabe, por amuzi la faman sultanon Ulug-beb. Tio okazis en la tempo, kiam Araboj kaj Persoj komencis verki iajn Mil kaj unu noktoj, iajn Mil kaj unu tagoj, ktp. Ulug preferis la legadon super Zadig; sed la sultaninoj preferis la Mil kaj unu.

— Kiel vi povas preferi, diris al ili la saĝa Ulug, malsaĝajn fabelojn, kiuj havas nenian signifon?

Estas ĝuste pro tio, ke ni ŝatas ilin, respondis la sultaninoj.

Mi flatas min, ke vi ne similas ilin, kaj ke vi estos ia vera Ulug. Mi eĉ esperas, ke, kiam vi estos tedita per la ĝeneralaj konversacioj, kiuj sufiĉe similas al la Mil kaj unu, kun la diferenco, ke ili estas malpli amuzaj, mi povos trovi minuton, por havi la honoron paroli racie. Se vi estus estinta Talestra el la tempo de Skander, filo de Filipo; se vi estus estinta la reĝino de Sabio en la tempo de Solejman, estus tiuj reĝoj, kiuj farus la vojaĝon.

Mi petas al la ĉielo, ke viaj plezuroj estu senmiksaj, via belo longdaŭra kaj via feliĉo senfine. — Sadi.