Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
139
 


ĈAPITRO I
La Unuokula


En la tempo de l’reĝo Moadbar estis en Babilono junulo nomita Zadig, naskiĝinta kun bona naturo, fortigita per edukado. Kvankam li estis riĉa kaj juna, li tamen scipovis moderigi siajn pasiojn; li afektis nenion; li ne volis esti ĉiam prava kaj scipovis respekti la homan malforton. Oni miris ĉe la konstato, ke estante tre sprita li neniam insultis per mokoj al tiuj diroj tiel malprecizaj, tiel tedaj, tiel tumultaj, al tiuj tiel riskaj diroj malicaj, al tiuj malklerulecaj decidoj, al tiuj krudaj ŝercoj, al tiu vana bruo parola, kiun oni nomis konversacio en Babilonio, En la unua libro de Zoroastro[1] li lernis, ke la ofendiĝemo estas balono ŝvelita per vento, el kiu eliras uraganoj, kiam oni trapikas ĝin. Precipe Zadig ne fanfaronis, ke li malestimas la virinojn kaj subigas ilin. Li estis malavara; li ne timis fari komplezon al maldankemuloj, laŭ tiu nobla maksimo de Zoroastro: Kiam ci manĝas, ci donu manĝaĵon al la hundoj, eĉ se poste ili fariĝos al ci mordemaj. Li estis tiel saĝa, kiel eblas, tial ke li celis vivi kun saĝuloj. Instruite en la sciencoj de la antikvaj Ĥaldeoj, li konis la fizikajn principojn de la naturo, tiaj kiel ili estas hodiaŭ konataj, kaj rilate al la metafiziko, li sciis tion, kio estis tiuepoke sciata, t. e.

tre malmulte. Li estis firme konvinkita, ke la jaro kon-

  1. Temas pri Zend-Avesta, la sankta, libro de l’Gebroj kaj de l’Persoj. La kosmogonio, kiu tie estas disvolvita, resumiĝas je du principoj: unu, tiu de l’bono, Ormuzd, havas kiel simbolon la lumon; la alia, tiu de l’malbono, Ariman, havas kiel simbolon la mallumon. Super tio estas plej alta principo, la eterna senfineco, la Zervane-Akerene. Ormuzd luktas kontraŭ Ariman, kiun li fine venkos. — Eld.