Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
140
 

sistas el tri cent sesdek kvin kaj kvarono da tagoj, malgraŭ la nova filozofio liatempa, kaj ke la suno estas en la centro de l’mondo; kaj kiam la ĉefaj pastroj diris al li, kun aroganta fierego, ke li havas malbonajn opiniojn kaj ke li malamikas al la Ŝtato, kredante, ke la suno turniĝas kaj ke la jaro konsistas el dek du monatoj, li senkolere kaj senmalŝate silentis.

Zadig, estante tre riĉa kaj sekve havante amikojn, estante bonfarta kun agrabla vizaĝo, havante justan kaj moderan spiriton, kun sincera kaj nobla koro, kredis, ke li povas esti feliĉa. Li estis edziĝonta kun Semira, kies belo, deveno kaj riĉaĵo faris el ŝi la plej profitan edziĝon en Babilono. Li havis por ŝi solidan kaj virtan koralligitecon, kaj Semira amis lin pasie. Alproksimiĝis la feliĉa momento de ilia geedziĝo, kiam, promenante kune en la direkto al iu pordo de Babilono, sub la palmoj, kiuj ornamas la bordon de la riverego Eŭfrato, ili vidis veni al si virojn, armitaj per sabroj kaj pafarkoj. Ili estis sekvuloj de l’juna Orkan, nevo de ministro, al kiu flatuloj de lia onklo kredigis, ke al li ĉio estas permesata. Li havis neniun el la afablaj plaĉoj nek el la virtoj de Zadig; sed, opiniante esti multe supera, li afliktiĝis pro tio, ke li ne estas preferata. Tiu ĵaluzo, kiun kaŭzis lia vanto, kredigis lin, ke li amas Semira. La rabantoj kaptis ŝin; kaj en la flamiĝo de sia perforto ili vundis ŝin kaj fluigis la sangon de persono, kies vidiĝo kortuŝus la tigrojn de l’monto Imaus. ŝiaj ĝemoj atingis la ĉielon. Ŝi kriis:

— Kara edzo mia! oni rabas min for de vi, kiun mi adoras.

Ŝi ne zorgis pri si mem; ŝi pensis nur pri sia kara Zadig. Ĉi tiu, en la sama tempo, defendis ŝin per la tuta