forto, kiun donas la kuraĝo kaj la mano. Helpate nur de du sklavoj, li forpelis la rabantojn kaj rekondukis en ŝian hejmon la svenantan kaj sangemakulitan Semira, kiu malfermante la okulojn, vidis sian liberiganton. Ŝi diris al li:
— Ho! Zadig, mi amis vin kiel edzon, mi amas vin kiel tiun, al kiu mi ŝuldas la honoron kaj la vivon.
Neniam estis pli amanta koro ol tiu de Semira; neniam pli ravanta buŝo esprimis pli kortuŝajn sentojn per tiuj fajraj paroloj, kiujn inspiras la sento pri la plej granda bonfaro kaj la plej delikata emociego pro la plej prava amo. Ŝia vundo estis malgrava; ŝi baldaŭ resaniĝis. Zadig estis pli danĝere vundita; pafo de sago, kiu trafis lin apud la okulo, faris al li profundan vundon. Semira petis al la dioj nur la resaniĝon de sia amato. Siaj okuloj estis nokte kaj tage saturitaj per larmoj; ŝi atendis la momenton, kiam tiuj de Zadig povos ĝui ŝian rigardadon; sed absceso, aperinta ĉe la vundita okulo, kaŭzis, ke la plej grandan malbonon oni povas timi. Per sendito oni mendis en Memfiso la grandan kuraciston Hermes, kiu venis kun multaj akompanantoj. Li vizitis la malsanulon kaj deklaris, ke li perdos la okulon; li eĉ antaŭdiris la tagon kaj la horon, kiam tiu fatala akcidento devas okazi.
— Se estus la dekstra okulo, li diris, mi kuracus ĝin; sed vundoj ĉe maldekstra okulo estas nekuraceblaj.
Ĉiuj Babilonanoj, bedaŭrante la sorton de Zadig, admiris la profundon de la scienco de Hermes. Du tagojn poste la absceso krevis per si mem; Zadig perfekte resaniĝis. Hermes verkis libron, en kiu li pruvis, ke li ne resaniĝis. Zadig ne legis ĝin; sed, tuj kiam li povis eliri, 11 prepariĝis por viziti la virinon, kiu esperigis lin pri feliĉo en sia vivo, kaj por kiu sola li volis havi okulojn.