Zadig spertis, ke la unua monato post la edziĝo, kiel estas skribite en la libro de Zend, estas la mielluno, kaj la dua, la absintluno. Kelkan tempon poste li estis devigata rezigni Azoran, kiu estis fariĝiinta tro malagrabla kunvivantino, kaj li serĉis feliĉon en la studo super la naturo.
— Neniu estas pli feliĉa, li diris, ol filozofo, kiu legas en tiu granda libro, kiun Dio metis sub niajn okulojn. La veroj, kiujn li eltrovas estas liaj: li nutras kaj levas sian animon; li vivas trankvile; li timas nenion de la homoj, kaj lia amema edzino ne venas fortranĉi lian nazon.
Saturite per tiuj ideoj, li retiriĝis en kampardomon ĉe la bordoj de Eŭfrato. Tie li ne okupis sin, kalkulante, kiom da coloj de akvo fluas en unu sekundo sub la arkoj de l’ponto, aŭ ĉu falas dekduoncoloj kvadrataj da pluvo pli en la musa monato ol en la ŝafa monato. Li ne imagis fari silkon el araneaĵoj, nek porcelanon el rompitaj boteloj[1] ; sed li ĉefe studis la apartan kvaliton de la bestoj kaj de la plantoj, kaj li baldaŭ akiris sagacon, per kiu li eltrovis mil diferencojn, kie aliaj homoj vidis ĉion sama.
Iun tagon, promenante apud arbareto, li vidis kuri al si eŭnukon de la reĝino, sekvatan de pluraj oficuloj,
kiuj ŝajnis esti en plej ega maltrankvilo, kaj kiuj kuris
- ↑ Volter mokas ĉi tie la fizikiston Reomur (Reaumur), kiu faris raiporton pri la silko de l’araneoj kaj invcntis la maldiafanan vitron.