Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

La ĉefa kundisto kaj la ĉefa eŭnuko konvinkiĝis, ke Zadig ŝtelis la ĉevalon de l’reĝo kaj la hundinon de l’reĝino; ili kondukigis lin antaŭ la kunsidantaron de l’granda »desterham«, kiu kondamnis lin je skurĝbatiĝo kaj je dumviva restado en Siberio. Apenaŭ la juĝo estis eldirita, kiam oni retrovis la ĉevalon kaj la hundinon. La juĝisoj ĉagrenite devis ŝanĝi sian decidon; sed ili kondamnis Zadig je pago de kvar cent uncoj da oro, tial ke li diris ne esti vidinta, kion li vidis. Estis necese pagi unue tiun punmonon, kaj poste estis permesite al Zadig pledi por si mem antaŭ la konsilantaro de l’granda »desterham«; li parolis jene:

»Steloj de justo, abismoj de scienco, speguloj de vero, kiuj havas la pezon de l’plombo, la malmolon de l’fero, la brilon de la diamanto kaj multe da parenceco kun la oro, ĉar estas al mi permesite paroli antaŭ tiu plej nobla kunsidantaro, mi ĵuras al vi per Orosmano[1], ke neniam mi vidis la respektindan hundinon de l’reĝino, nek la sanktan ĉevalon de la reĝo de l’reĝoj. Jen kio okazis al mi: promene mi paŝis al la arbareto, kie mi renkontis la respektegindan eŭnukon kaj la tre gloran ĉefhundiston. Sur la sablo mi vidis la postsignojn de besto, kaj facile mi juĝis, ke ili estas de hundeto. Longaj sulketoj premsignitaj sur sablaj altaĵetoj inter la piedsignoj, konigis al mi, ke temas pri hundino, kies mamoj pendas, kaj ke sekve ĝi naskis antaŭ malmultaj tagoj. Alidirektaj postsignoj, kiuj ŝajnis esti tuŝetintaj la supraĵon de l’sablo apud la antaŭaj piedoj, sciigis min, ke ŝi havas tre longajn orelojn; kaj tial ke mi rimarkis, ke unu el la piedoj ĉiam faris signon sur la

sablo pli malprofundan ol la aliaj, mi komprenis, ke la

  1. Alia nomo de Ormuzd