Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Zadig vidis, kiel danĝere estas iafoje esti tro klera, kaj li firme decidis, ĉe la unua okazo, ne diri kion li vidis.

Tiu okazo baldaŭ prezentiĝis. Iu ŝtatmalliberulo forkuris; li preterpasis la fenestrojn de lia domo. Oni demandis al Zadig pri tio; nenion li respondis; sed oni pruvis, ke li rigardis tra fenestro. Li estis pro tiu krimo kondamnita je kvin cent uncoj da oro, kaj li dankis al siaj juĝintoj pro ilia malsevero, laŭ la Babilona kutimo.

— Granda Dio! li diris al si, kiel kompatinda oni estas, promenante en arbareto, kie pasis la hundino de la reĝino kaj la ĉevalo de l’reĝo! kiel danĝere estas rigardi tra fenestro! kaj kiel malfacile estas vivi feliĉa!


ĈAPITRO IV
Enviulo


Zadig volis sin konsoli, per la filozofio kaj per la amikeco, pri la malbonaĵoj, kiujn havigis al li la sorto. Li havis en iu antaŭurbo de Babilono domon plaĉe omamitan, en kiu li kolektis ĉiujn artaĵojn kaj distrilojn, indaj de klerulo. Matene lia biblioteko estis malfermita al ĉiuj kleruloj; vespere li gastigis bonedukitaron; sed baldaŭ li spertis, kiel danĝeraj estas la kleruloj; okazis granda disputo pri leĝo de Zoroastro, kiu malpermesis manĝi grifaĵon.

— Kial malpermesi grifon, iuj diris, se tiu besto ne ekzistas?

— Necesas, ke ĝi ekzistu, diris aliuj, ĉar Zoroastro malpermesas ĝin manĝi.

Zadig volis interkonsentigi ilin, dirante: