— Se grifoĵ ekzistas, ni manĝu neniun; se ili ne ekzistas, ni eĉ malpli riskas havi tian manĝaĵon, kaj sekve ni ĉiuj obeos al Zoroastro.
Klerulo, kiu verkis dek tri volumojn pri la ecoj de l’grifo, kaj kiu plie estis eminenta teurgo[1], rapidis denunci Zadig al iu ĉefmagiisto, nomita Jebor[2], la plej stulta el la Ĥaldeoj, kaj sekve fanatika. Tiu homo volonte palisumus Zadig, por la plej granda gloro de l’suno, kaj tiaokaze recitus la brevieron de Zoroastro kun kontenta mieno. La amiko Kador (amiko pli valoras ol cent pastroj) vizitis la maljunan Jebor kaj diris al li:
— Viivu la suno kaj la grifoj! Gardu vin puni Zadig: li estas sanktulo; li havis grifojn en sia birdkorto kaj neniun el ili manĝas; kaj lia kulpiganto estas herezulo, kiu kuraĝas aserti, ke la kunikloj kavas fenditajn piedojn kaj ne estas malpuregaj.
— Nu bone! diris Jebor, skuetante sian kalvan kapon, oni devas palisumi Zadig, pro tio ke li malbone pensis pri la grifoj, kaj krome pro tio ke li kalumniis la kuniklojn. Kador aranĝis la aferon pere de honora edziĝ-akompanantino, kiun li gravedigis kaj kiu havis multe da influo inter la elektantaro de l’pastroj. Neniu estis palisumita, pro kio pluraj doktoroj murmuris kaj el tio konjektis la dekadencon de Babilono. Zadig ekkriis:
— De kio dependas la feliĉo! ĉio kaŭzas al mi persekuton en ĉi tiu mondo, eĉ neekzistantaj estuloj.
Li malbenis la klerulojn kaj de nun volis vivi nur
en bonsocieto. Li kunvenigis en sian hejmon la plej