honestajn homojn el Babilono kaj la plej amindajn virinojn; li regalis per bongustaj vespermanĝoj, ofte kun koncertoj antaŭe, kaj vivigitaj per ĉarmaj konvensacioj, el kiuj li sukcesis forigi la malpaciencan deziron montri spriton, kio estas la plej certa maniero esti nesprita, kaj malbonigi la plej brilan societon. Neniel la vanto efikis en la elekto de liaj amikoj nek de iu el la manĝaĵoj, tial ke pri ĉio li preferis la eston al la ŝajno, kaj per tio li tiris al si la veran estimon, al kiu li ne pretendis.
Fronte al sia domo loĝis Arimaze, individuo, kies malica animo speguliĝis sur lia maldelikata fizionomio. Li konsumiĝis per envio kaj estis malhumilega, kaj kompletige al tio, li estis teda spritemulo. Tial ke li neniam sukcesis en la mondumo, li sin venĝis, malice parolante pri ĝi. Kvankam li estis riĉa, tamen malfacile li povis venigi flatulojn en sian hejmon. Ĝenis lin la bruo de la ĉaroj, kiuj vespere portis vizitantojn al Zadig; la famo pri laŭdoj, kiujn ĝuis lia najbaro, incitis lin eĉ pli forte. Li kelkfoje iris ĉe Zadig kaj neinvitite altabliĝis; tiam li difektis la ĝojon de la ĉeestantaro, kiel, laŭdire, la harpioj haladzigas la viandojn, kiujn ili tuŝas. Iun tagon okazis, ke li volis feste gastigi virinon, kiu, anstataŭ akcepti la inviton, iris vespermanĝi en la hejmon de Zadig. Aliari tagon, parolante kun li en la palaco, ili renkontis ministron, kiu invitis Zadig por vespermanĝi kaj ne invitis Arimaze. La plej malpardonemaj malamoj ofte ne havas pli gravajn fundamentojn. Tiu viro, kiun oni nomis Enviulo en Babilono, volis tute malbonfamigi Zadig, tial ke oni nomis lin Feliĉulo. Okazo malbonfari prezentiĝas centfoje en tago, kaj tiu fari bonon, unufoje en jaro, kiel diris Zoroastro.