Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Per ega krimaro skuiĝis la tero,
Sed venkis la reĝo super ribelado,
En paco publika nur amo militas:
Nura malamitko timinda ĝi estas.

La reĝo ordonis, ke oni venigu Zadig antaŭ lin, kaj ke oini liberigu liajn du amikojn kaj la belan sinjorinon. Zadig sin ĵetis vizaĝaltere ĉe la piedoj de l’gereĝoj; tre humile li petis al ili pardonon, pro tio ke li faris malbonajn versojn; li parolis tiel plaĉe, tiel sprite, tiel saĝe, ke la gereĝoj volis revidi lin. Li revenis kaj plaĉis eĉ pli. Oni donis al li ĉiujn havojn de Enviulo, kiu maljuste kulpigis lin; Zadig redonis ilin ĉiujn, kaj Enviulo estis tuŝita nur de tio, ke li perdis nenion. La estimo de l’reĝo por Zadig kreskis, tagon post tago. Li partoprenigis lin en ĉiuj siaj distroj, konsultis lin pri ĉiuj siaj aferoj. De tiam la reĝino rilatis al li kun flatkomplezo, kiu povus fariĝi danĝera por ŝi, por sia plej nobla edzo, por Zadig kai por la reĝlando. Zadig ekkriis, ke ne estas tiel malfacile esti feliĉa.


ĈAPITRO V
Grandanimuloj


Alvenis la tempo, kiam oni celebris grandan feston, kiu okazis ĉiukvinjare. Estis kutimo en Babilono, ĉiun jarkvinon, solene sciigi, kiu el la civitanoj agis plej grandanime. Altnobeloj kaj pastroj estis la juĝantoj. La ĉefsatrapo, administranto de la urbo, raportis pri la plej noblaj agoj faritaj dum sia regado. Oni voĉdonis: la reĝo eldiris la juĝon. Por ĉeesti tiun solenaĵon oni venis el la ekstremaĵoj de l’tero. La venkinto ricevis