Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

el la manoj de l’monarko oran pokalon, garnitan per gemoj, kaj la reĝo diris al li jenajn parolojn: »Ricevu tiun premion pri grandanimeco, kaj la dioj favoru min donante al mi multajn regatojn, kiuj similas vin!«

Kiam alvenis tiu memorinda tago, la reĝo montriĝis sidanta surtrone, ĉirkaŭita de altnobeloj, de pastroj kaj de ĉiunaciaj delegitoj, kiuj venis al tiuj konkursoj, ĉe kiuj gloro akiriĝis, ne per rapidmoveco de ĉevaloj, ne per korpa forto, sed per virto. La ĉefsatrapo laŭte raportis pri la agoj, kies aŭtoroj povas meriti tiun netakseblan premion. Li ne parolis pri la grandanimeco, kun kiu Zadig redonis al Enviulo lian tutan riĉaĵon: ĝi ne estis ago, kiu indas je la premio.

Unue li prezentis juĝiston, kiu, pro eraro, pri kiu li eĉ ne estis respondeca, perdigis gravan proceson al iu civitano, kaj donacis al li sian tutan havon, kiu valoris la perditajon de l’juĝito.

Li poste montris junulon, kiu, estante treege enamiĝinta al iu fraŭlino, kiun li estis edzinigonta, cedis ŝin al amiko, preskaŭ mortiĝanta pro amo al ŝi, kaj plie pagis la doton, cedante la junulinon.

Poste li venigis soldaton, kiu, dum la milito en Hirkanio, donis eĉ pli grandan ekzemplon pri grandanimeco. Soldatoj el la malamika kampo estis forrabantaj lian amatinon, kaj li defendis ŝin. Oni venis por sciigi lin, ke aliaj Hirkanoj estis forrabantaj lian patrinon ĉe kelkpaŝa distanco de tie; plorante li forlasis sian amatinon kaj kuris, por liberigi sian patrinon; li poste revenis al sia amatino kaj trovis ŝin agonianta. Li volis sin mortigi; lia patrino diris al li admone, ke li estas ŝia sola subtenanto, kaj li kuraĝis elporti la vivon.