Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/158

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

La juĝistoj emis decidi favore al tiu soldato. La reĝo ekparolis kaj diris:

— Lia ago kaj tiu de la aliaj estas belaj; sed ili ne mirigas min. Hieraŭ Zadig faris unu, kiu mirigas min. Antaŭ kelkaj tagoj mi eksigis mian ministron kaj favoriton Koreb. Mi eldiris pri li kolerajn riproĉojn kaj ĉiuj miaj korteganoj certigis, ke mi estas tro molkora; ĉiuj konkuris en mallaŭdaj paroloj pri Koreb.

Mi demandis al Zadig lian opinion, kaj li kuraĝis paroli pri li favore. Mi konfesas, ke mi vidis, en niaj historioj, ekzemplojn laŭ kiuj oni kompensis eraron per sia havo, ke oni cedis sian amatinon, ke oni preferis patrinon al la amatino; sed neniam mi legis, ke kortegano parolis favore al malfavorigita ministro, kontraŭ kiu koleras lia suvereno. Mi donacas dudek mil ormonerojn al ĉiu el tiuj, pri kiuj oni menciis la grandanimajn agojn; sed mi donacas la pokalon al Zadig.

— Reĝa moŝto, li diris, nur via majesto meritas ricevi la pokalon; ĝi mem faris la plej eksterordinaran agon, ĉar estante reĝo vi ne koleriĝis kontraŭ via sklavo, kiam li kontraŭis al via pasio.

Oni admiris la reĝon kaj Zadig. La juĝisto, kiu donacis sian havon, la amanto, kiu edzinigis sian amatinon per sia amiko, la soldato, kiu preferis savi sian patrinon ol sian amatinon, ricevis la donacojn de l’monarko; iliaj nomoj enskribiĝis en la libro pri la grandanimuloj: Zadig ricevis la pokalon. La reĝo akiris la reputacion esti bona princo, kiun li ne konservis longe. Tiu tago estis dediĉita por festoj, pli longdaŭraj ol laŭleĝe. Pri ili oni ankoraŭ memoras en Azio. Zadig diris:

— Fine mi estas feliĉa! Sed li eraris.