Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke li povis doni pruvon nur pri sepdek unu gradoj da nobeleco kaj ke la cetero de lia generacia tabelo forperdiĝis.

Lia barona moŝto estis unu el la plej potencaj sinjoroj el Vestfalio, ĉar lia kastelo havis pordon kaj fenestrojn. Ĝia granda ĉambro estis eĉ ornamita per tapeto. Ĉiuj hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis se necese ĉasantaron; liaj stalistoj estis ankaŭ ĉevalistoj; la vilaĝa vikario estis lia kapelpastro. Ĉiuj nomis lin mia sinjorega moŝto, kaj ili ridis, kiam fantazie li rakontis.

La barona sinjorino pezis tri cent kvindek funtojn kaj estis pro tio treege ŝatata; ŝi akceptis la gastojn kun digno, kiu igis ŝin ankoraŭ pli respektinda. Ŝia deksepjara filino Kunegond estis tre kolororiĉa, freŝa, grasa, dezirdona. La filo de l’barono ĉiurilate ŝajnis esti inda je sia patro. La guvernisto Panglos[1] estis la hejma orakoldiranto kaj la malgranda Kandid aŭskultis liajn instruojn kun la tuta sincero, akordiĝanta kun lia aĝo kaj lia karaktero.

Panglos instruis la metafizik-teologi-kosmologologion. Li mirinde bone pruvis, ke ne ekzistas efiko sen kaŭzo, kaj ke, en la plejeble bona mondo[2], la kastelo de lia barona moŝto estas la plej bela el ĉiuj kasteloj, kaj la sinjorino la plejeble bona el la baroninoj.

»Estas pruvite, li diris, ke la aferoj ne povas esti aliaj ol ili estas: ĉar ĉio estante farita por iu celo, ĉio rilatas nepre la plej bonan celon. Atentu bone, ke la nazoj estas faritaj por porti okulvitrojn; tial ni havas okulvitrojn. La kruroj videble estas faritaj por esti

  1. Laŭ la grekaj vortoj πᾶν, kiu signifas: tuto, universo, kaj γλῶσσα langolingvo.
  2. Aludo al diro de Lajbnic.