Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

eltrovi la veron, kiun ĉiuj homoj provas kaŝi. Tuj en la unuaj tagoj de sia administrado, li utiligis tiun grandan talenton. Iu fama negocisto el Babilono mortis en Hindio; li testamentis egalparte sian havon al siaj du filoj, post kiam li estis edziniginta ilian fratinon, kaj li lasis donacon je tridek mil ormoneroj al tiu el siaj du filoj, kiu laŭjuĝe pli amas lin. La pli aĝa konstruis por li tombomonumenton; la dua pligrandigis la doton de sia fratino per parto de sia heredaĵo; ĉiuj diris:

— Estas la pliaĝulo, kiu plej amas sian patron; la duanaskito pli amas sian fratinon; al la pliaĝulo apartenas la tridek mil ormoneroj.

Zadig venigis ilin al si unu post la alia. Li diris al la pliaĝulo:

— Via patro ne mortis; li resaniĝis; li revenas al Babilono.

— Estu Dio laŭdata! respondis la junulo; sed jen tombo, kiu kostis al mi tre kare.

Zadig diris la samon al la duanaskito.

— Dio estu laŭdata! li respondis; mi redonos al mia patro ĉion, kion mi havas; sed mi ŝatus, ke li lasu al mia fratino, kion al ŝi mi donacis.

— Nehion vi redonos, diris Zadig, kaj vi ricevos la tridek mil ormonerojn; estas vi, kiu plej multe amas vian patron.

Iu tre riĉa junulino promesis edziniĝon al du pastroj, kaj, post kelkmonata instruado ricevita de ambaŭ, okazis, ke ŝi gravediĝis. Ambaŭ volis edziĝi kun ŝi.

— Mi akceptos kiel edzon, ŝi diris, tiun, kiu metis min en la staton doni civitanon al la imperio.

— Estas mi, kiu plenumis tiun bonan agon, diris unu.