— Mi mem havas tiun meriton, diris la alia.
— Nu! ŝi respondis, mi agnoskos kiel patron de la infano tiun, kiu donos al ĝi la plej bonan edukadon.
Si naskis filon. Ĉiu el la pastroj volas eduki lin. La afero estis metita antaŭ Zadig. Li venigis la du pastrojn.
— Kion ci instruos al cia zorgato? li demandis al la unua.
— Mi instruois al li, diris la doktoro, la ok partojn de la oracio, la dialektikon, la astrologion, la demonomanion, tion, kio estas la substanco kaj la malneceso, la abstrakton kaj la konkreton, la monadojn kaj la antaŭstarigitan harmonion.
— Mi, diris la dua, mi povos atingi, ke li estu justa kaj inda havi amikojn.
Zadig eldiris:
— ĉu ci estas aŭ ne lia patro, ci edzinigos lian patrinon.
Ĉiutage venis al la kortego plendoj kontraŭ la »itimadulet« de Nedio, nomita Iraks. Li estis grandsinjoro, kies naturo ne estis malbona, sed kiu estis koruptita per vant- kaj voluptemo. Malofte li toleris, ke oni alparolu lin, kaj neniam, ke oni kontraŭdiru al li. La pavoj ne estas pli vantemaj, nek la kolomboj pli voluptemaj, la testudoj estas malpli maldiligentaj; li elmontris nur vantan gloron kaj ŝajnajn plezurojn: Zadig entreprenis plibonigi lin.
Li sendis al li en la nomo de l’reĝo ĉefmuzikiston kun dek du kantistoj kaj dudek kvar violonistoj, ĉefserviston kun ses kuiristoj kaj kvar ĉambelanoj, kiuj neniam dervis esti for de li. La ordono de l’reĝo entenis,