— Estus tre domaĝe, se li estus pendigita.
Neniam homo okupanta postenon estis devigata doni tiom da aŭdiencoj al sinjorinoj. La plimulto venis al li por paroli pri neekzistantaj aferoj, kun la celo iun okazigi kun li. Inter la unuaj prezentis sin la edzino de Enviulo; ŝi ĵuris al li per Mitras, per la Zend-Avesta kaj per la sankta fajro, ke ŝi tute malaprobas la konduton de sia edzo; ŝi konfesis al li, ke ŝia edzo estas ĵaluza, bruteca; ŝi komprenigis al li, ke la dioj punas ŝin, rifuzante al ŝi la grandvalorajn efikojn de tiu sankta fajro, per kiu sola la homo similas al la senmortuloj. Fine ŝi faligis sian ŝtrumpligilon; Zadig levis ĝin kun sia kutima afablo; ised li ne ligis ĝin al la genuo de la sinjorino, kaj tiu manketo, se tiel estas, estis la kaŭzo de plej teruraj malfeliĉaĵoj. Zadig ne pensis pri la afero, kaj la edzino de Enviulo pri ĝi multe pensis.
Aliaj sinjorinoj sin prezentis ĉiutage. La sekreta historio pri Babilono mencias, ke iun fojon li estis delogita, sed mirigite konstatis, ke li ĝuas sen volupto kaj distre kisas sian amantinon. La virino, al kiu preskaŭ senatente li donis sian protekton, estis iu ĉambristino de la reĝino Astarta. Tiu amema Babilonanino diris al si konsole:
— Evidente tiu ĉi viro cerbumadas pri eksterordinara nombro da aferoj, ĉar li pensas pri ili amorante. En la momento, kiam multaj personoj kutime silentas aŭ aliaj eldiras nur sanktajn parolojn, okazis, ke subite li ekkriis: »La reĝino«. La Babilonanino kredis, ke finfine li ekkonscias pri sia faro kaj ke al ŝi li diris: »Mia reĝino«. Sed Zadig, daŭre distrite, eldiris la nomon Astarta. La virino, kiu en tiu feliĉa okazo interpretis ĉion siaprofite, pensis, ke tio signifas: Vi estas pli bela