Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

impreson, pri kiu ŝi ne konsciis komence. Sia pasio kresikis en la sino de la senkulpeco. Astarta senskrupule kaj sentime fordonis sin al la plezuro vidi kaj aŭdi viron, kara al ŝia edzo kaj al la Ŝtato; senĉese ŝi laŭdis lin al la reĝo; pri li ŝi parolis al siaj ĉambristinoj, kiuj eĉ pligrandigis ŝiajn laŭdojn: ĉio konkuris por penetrigi en ŝian koron la sagon, kiun ŝi ne sentis. Ŝi faris al Zadig donacojn, per kiuj montriĝis pli da koketo ol ŝi pensis; ŝi kredis paroli al li kiel reĝino kontenta pro liaj servoj, kaj iafoje ŝiaj esprimoj similis tiujn de amema virino.

Astarta estis multe pli bela ol tiu Semira, kiu tiom malamis la unuokululojn, kaj ol tiu alia virino, kiu volis fortranĉi la nazon de sia edzo. La familiaro de Astarta, ŝiaj amemaj paroloj, pri kiuj ŝi ekruĝiĝis, ŝiaj rigardoj, kiujn ŝi volis deturni, kaj kiuj fiksiĝis sur tiujn de Zadig, ekbruligis en lia koro fajron, pri kiu li miris. Li kontraŭstaris; li vokis por helpo al la filozofio, kiu ĉiam helpis lin: de ĝi li ricevis lumon, sed neniun faciligon. La devo, la dankemo, la suverena majesto perfidita, prezentiĝis antaŭ liaj okuloj kiel venĝemaj dioj: li luktis, li venkis; sed tia venko, kiun ĉiumomente li devis gajni, kostis al li ĝemojn kaj larmojn. Li ne plu kuraĝis paroli al la reĝino kun tiu milda senĝeneco, kiu estis tiel ĉarma por ambaŭ; liaj okuloj nube malsereniĝis; liaj paroladoj estis ĝenecaj kaj seninterligaj: li mallevis la palpebrojn; kaj kiam, kontraŭvole, liaj rigardoj sin turnis al Astarta, ili renkontis tiujn de la reĝino larmantaj kaj eligantaj flamerojn; ambaŭ aspektis, kvazaŭ unu diras al la alia:

— Ni adoras unu la alian, kaj ni timas reciprokan amon; ambaŭ ni ardas per fajro, kiun ni malaprobas.