Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/168

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Deliretante, konfuziĝinte, Zadig deiris de ŝi kun la koro troŝarĝita per penigaĵo, kiun li ne plu povis porti; en la intensego de sia eksciteco li lasis al sia amiko Kador diveni sian sekreton, kiel homo, kiu, elportante dum longa tempo akran doloron, konigas sian suferon per krio, kiun dolora duobligo elaŭdigas, kaj per la malvarma ŝvito, kiu fluas sur lia frunto.

Kador diris al li:

— Mi jam divenis la sentojn, kiujn vi mem volis kaŝi al vi; la pasioj vidigas signojn, pri kiuj oni ne povas erari. Vi juĝu, mia kara Zadig, ĉar mi povis vidi en vian koron, se la reĝo tie ne eltrovos senton, kiu ofendas lin. Li ne havas alian mankon ol tiun, ke li estas la plej ĵaluza el la viroj. Vi kontraŭstaras vian pasion pli forte ol la reĝino kontraŭstaras la sian, tial ke vi estas filozofo, kaj tial ke vi estas Zadig. Astarta estas virino; ŝiaj rigardoj montras amon kun tiorn pli da senprudento, ke ŝi ne ankoraŭ konscias pri sia kulpo. Trankviligite de sia senkulpeco ŝi bedaŭrinde malatentas la necesajn eksteraĵojn. Pri ŝi mi timos, tiom longe, kiom ŝi havos nenion por riproĉi al si. Se ambaŭ vi interkonsentus, vi kapablus trompi ĉies okulojn: naskiĝanta kaj kontraŭstarata pasio elmontriĝas; kontentigita amo scias sin kaŝi.

Zadig tremis ĉe la propono perfidi la reĝon, sian bonfarinton, kaj neniam li estis pli fidela ai sia princo, ol kiam li kulpis al li pro nevola .krimo. Dume la reĝino elparolis tiom ofte la nomon Zadig, ŝia frunto tiel ruĝiĝis, elparolante ĝin, ŝi jen estis tiel ekscitita, jen tiel konfuzita, kiam ŝi parolis al li en la ĉeesto de l’reĝo; tiel profunda revado kaptis ŝin, kiam li estis for, ke la reĝo maltrankviliĝis. Li kredis ĉion, kion li vidis; li imagis ĉion, kion li ne vidis. Li precipc rimarkis, ke