Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝtrumpe vestataj. La ŝtonoj estis formitaj por esti prilaborataj kaj por konstrui per ili kastelojn; tial lia sinjorega moŝto havas tre belan kastelon; la plej granda barono el la provinco devas ja esti loĝata plej bone; kaj la porkoj estante faritaj por esti manĝataj, ni do manĝas porkaĵon dum la tuta jaro: sekve, kiuj diris, ke ĉio estas bona, tiuj diris sensencaĵon; necesis diri, ke ĉio estas la plej bona.«

Kandid atente aŭskultis, kaj naive kredis: ĉar li trovis F-inon Kunegond treege bela, kvankam neniam li kuraĝis tion diri al ŝi. Li konkludis, ke post la feliĉo esti barono de Thunder-ten-tronckh, la dua grado de feliĉo estas esti F-ino Kunegond; la tria, vidi ŝin ĉiutage; kaj la kvara, aŭdi majstron Panglos, la plej grandan filozofon el la provinco, kaj sekve el la tuta tero.

Iun tagon, Kunegond, promenante apud la kastelo, en arbareto, kiun oni nomis parko, vidis doktoron Panglos, kiu donis lecionon pri eksperimenta fiziko al la ĉambristino de ŝia patrino, brunulineto tre bela kaj obeema. Tial ke F-ino Kunegond estis tre inklina lerni la sciencojn, ŝi silente observadis la ripetitajn eksperimentojn kiujn ŝi ĉeestis; ŝi klare vidis la sufiĉan kialon[1] de la doktoro, la efikojn kaj la kaŭzojn, kaj tute maltrankviligite, tute enpensiĝinte, ŝi foriris kun la deziro esti klera, revante, ke ŝi bone povus esti la sufiĉa kialo por la juna Kandid, kiu bone povus ankaŭ esti la ŝia.

Revenante al la kastelo, ŝi renkontis Kandid kaj ruĝiĝis; Kandid ankaŭ ruĝiĝis; ŝi salutis lin per treme-

  1. Lajbnica principo, laŭ kiu nenio ekzistas aŭ okazas sen sufiĉa kialo.