Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/171

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

plori kaj deziri morton. Fine, post kiam li pripensis la destinon de la plej aminda el la virinoj kaj de la unuaranga reĝino en la mondo, li rememoris pri si mem kaj ekkriis:

— Kio estas do la homa vivo! Ho virto! por kio vi utilas al mi? Du virinoj malinde trompis min; la tria, kiu ne estas kulpa kaj kiu estas pli bela ol la aliaj, estas mortonta! Ĉio, kion mi posedas, estis ĉiam por mi nur fonto el malfeliĉaĵoj, kaj mi estis levita ĝis la piej alta rango nur por fali en la plej teruregan abismon el malbonsorto. Se mi estus malbonulo, kiel tiom da aliaj homoj, mi estus .kiel ili feliĉa. Diispremite per tiuj malfeliĉaj pripensoj, kun okuloj kovritaj per vualo de doloro, kun morta palo sur la vizaĝo kaj kun la animo enabismigita en la profundo el malserena malespero, li daŭrigis sian vojaĝon al Egiptio.


ĈAPITRO IX
Batita virino


Zadig sin orientis per la steloj. La konstelacio de Orion kaj la brila astro Sirius gvidis lin al la poluso de Kanopus. Li admiris tiujn vastajn globojn el lumo, kiuj en niaj okuloj aspektas nur kiel malfortaj fajreroj, dum la tero, kiu ja estas nur nevidebla punkto en la naturo, aspektas al nia akiremo io tiom granda kaj tiel nobla. Tiam li prezentis al si la homojn, kiaj ili efektive estas, insektoj buĉantaj unuj la aliajn sur eta atomo da koto. Tiu bildo vera ŝajnis neniigi liajn malfeliĉaĵojn vere priskribante la neniecon de lia esteco kaj tiun de Babilono. Lia animo antaŭensaltis ĝis en la