senlimeco kaj, liberigita el siaj sentumoj, rigardadis la senŝanĝan ordon de la universo. Sed, kiam poste, pro spirita kaj kora rekonsciiĝo, li pensis, ke Astarta eble mortis pro li, la universo malaperis for de liaj okuloj; li vidis en la tuta naturo la mortantan Astartan kaj la malbonŝancan Zadig.
Dum li estis okupata per tiu alterneco de noblega filozofio kaj de dispremega sufero, li antaŭeniris al la landlimo de Egiptio, kaj jam lia servisto estis en la unua urbeto, kie li serĉis loĝejon. Dume Zadig promenis al la ĝardenoj, kiuj kuŝis rande ĉe tiu vilaĝo. Proksime de l’granda vojo li vidis plorantan virinon, kiu porhelpe vokis al la ĉielo kaj al la tero, kaj furiozan viron, kiu postsekvis ŝin. Jam li atingis ŝin; ŝi kisis liajn genuojn. Tiu viro superŝutis ŝin per batoj kaj riproĉoj. Laŭ la kolerego de la Egipto kaj laŭ la pardonpetado de l’sinjorino li juĝis, ke unu estas ĵaluza ikaj la alia estis malfidela; sed post observo al tiu virino, kiu estis kortuŝe bela, kaj kiu similis iom al Astarta, li sentis por ŝi kompategon kaj aibomenon por la Egipto.
— Helpu min, ŝi ekkriis kun plorsingultoj kaj sin turnante al Zadig; forprenu min el la manoj de la plej barbara el la viroj; savu mian vivon.
Ĉe tiuj krioj Zadig kuris, por apartigi ŝin de tiu barbaro. La egiptan lingvon li konis iom. Tiulingve li diris:
— Se vi havas iom da humano, mi petegas, ke vi respektu la belon kaj la malforton. Kiel vi povas tiel difekti ĉefverkon de la naturo, kiu genuas ĉe viaj piedoj kaj havas por sia defendo nur larmojn?
— Ha! diris al li tiu koleregulo, ci ankaŭ amas ŝin! kaj je ci mi devas venĝi min.