Saltu al enhavo

Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Efektive, li venigis ordone la Hebreon antaŭ la juĝiston kaj tiam li pledis jene:

— Apogante al la trono de justo, en la nomo de mia mastro, mi venas por postuli, ke tiu viro redonu la kvin cent uncojn da arĝento, kiujn li volas proprigi al si.

— Ĉu vi havas atestantojn? diris la juĝisto.

— Ne, ili mortis; sed restas larĝa ŝtono, sur kiu la mono estis kalkulata; kaj se plaĉas al Via Juĝista Moŝto ordoni, ke oni venigu la ŝtonon, mi esperas, ke ĝi atestos; mi kaj la Hebreo restos ĉi tie, ĝis la ŝtono estos alveninta; mi venigos ĝin je la kosto de Setok, mia mastro.

— Tre volonte, diris la juĝisto. Kaj li komencis prizorgi aliajn aferojn. Ĉe la fino de la kunsido;

— Nu! li diris al Zadig, ĉu alvenis via ŝtono?

La Hebreo ridante respondis:

— Via Moŝto rejstus ĉi tie ĝis morgaŭ, kaj la ŝtono ne ankoraŭ estus alveninta; ĝi kuŝas je pli ol ses mejlojn de ĉi tie, kaj necesus dek kvin homoj por movi ĝin.

— Nu! ekkriis Zadig, ĉu mi ne prave diris, ke la ŝtono atestos; ĉar tiu viro scias, kie ĝi estas, li do konfesas, ke sur ĝi la mono estis kalkulata.

Konfuzetite la Hebreo baldaŭ estis devigata konfesi ĉion. La juĝisto ordonis, ke li estu ligota al la ŝtono kaj ne ricevu ion por manĝi aŭ por trinki, ĝis li estos redoninta la kvin cent uncojn da arĝento, kio tre baldaŭ okazis.

La sklavo Zadig kaj la ŝtono ĝuis egan ŝatatecon en Arabio.