Ravite, Setok faris el sia sklavo sian amikon intiman. Same kiel la reĝo de Babilono, li ĉiam bezonis lin, kaj Zadig estis bonŝanca pro tio, ke Setok estis senedzina. Li ektrovis en sia mastro naturan bonfaremon, multe da justemo kaj da simpla saĝo. Li estis ĉagrenita konstati, ke li adoras la ĉielan armeon, t. e. la sunon, la lunon kaj la stelojn, laŭ la malnova kutimo el Arabio. Pri tio li kelkfoje parolis al li tre diskrete. Fine li diris al li, ke ili estas korpoj kiel la aliaj, kiuj ne pli meritas lian respekton ol arbo aŭ roko.
— Sed, diris Setok, ili estas eternaj estaĵoj, el kiuj ni tiras ĉiujn niajn profitojn; ili animas la naturon, ili reguligas la sezonojn; ili cetere estas tiom malproksimaj de ni, ke oni nepre respektegas ilin.
— Vi ricevas pli da profito, respondis Zadig, el la akvaro de l’Ruĝa Maro, kiu portas viajn varojn al Hindio. Kial ĝi ne estus tiel malnova kiel la steloj? Kaĵ se vi adoras tjon, kio estas for de vi, vi devas adori Gangaridion[1], kiu estas ĉe la ekstremaĵo de l’mondo.
— Ne, diris Setok, la steloj estas tiel brilegaj, ke mi ne povas ne adori ilin.
Kiam noktiĝis, Zadig lumigis grandan nombron da torĉoĵ en la tendo, kie li estis vespermanĝonta kun Setok; kaj tuj kiam alvenis la mastro, li ekgenuis antaŭ la lumigiloj kaj diris: »Eternaj kaj brilaj lumoj, ĉiam favoru min!« Eldirinte tiujn vortojn, li altabliĝis, ne
rigardante al Setok.
- ↑ La Gangaridoj, antikva hindia popolo, okupis la nunan Bengalion.