— Kion vi do faras? diris Setok mirigite.
— Mi imitas vin, respondis Zadig; mi adoras tiujn kandelojn kaj malatentas ilian mastron kaj la mian.
Setok komprenis la profundan signifon de tiu apologo. La saĝo de lia sklavo penetris en lian animon; li ne plu malavaris sian incenson al la kreitaĵoj kaj adoris la Eternulon, kiu faris ilin.
Tiam en Arabio ekzistis terura moro, origine veninta el Scitio, kaj kiu, post establiĝo en Hindio per la aŭtoritato de l’bramanoj, tendencis disvastiĝi tra tuta Oriento. Kiam edzo mortis kaj lia karega edzino, volis esti sankta, tiam ŝi ibruligis sin publike sur la kadavro de sia edzo. Ĝi estis solena festo, kiun oni nomis vidvina brulado. La tribo, en kiu plej da virinoj sin bruligis, estis la plej estimata. Iu Arabo el la tribo de Setok mortis; lia edzino, nomita Almona, kiu estis tre pia, sciigis pri la tago kaj horo, en kiu ŝi sin ĵetos en la fajron ĉe la sono de tamburoj kaj trumpetoj.
Zadig admone klarigis al Setok, ke tiu abomeninda moro tute kontraŭas la bonstaton de l’homaro; kaj ĉiutage oni konsentis al la bruligado je vidvinoj junaj, kiuj povus naski civitanojn por la Ŝtato, aŭ almenaŭ eduki la jam naskitajn infanojn; kaj li sukcesiis konvinki lin, ke oni devas, se eble, aboli tiel barbaran kutimon. Setok respondis:
— Jam de pli ol mil jaroj la virinoj povas siadezire sin bruligi. Kiu el ni kuraĝos ŝanĝi leĝon, kiun la tempo konfirmis? Ĉu estas io pli respektinda ol malnova kutimo eĉ maljusta?
— La racio estas pli malnova, rebatis Zadig. Vi parolu al la estroj de l’triboj, kaj mi iros por viziti la junan vidvinon.