— Kaj vi, sinjoro Egipto, ĉu vi ne respektegas en iu bovo tiun, kiu donis la bovojn?
Jes, diris la Egipto.
— La fiŝo Oanes, li daŭrigis, certe malsuperas tiun, kiu faris la maron kaj la fiŝojn.
— Konsentite, diris la Ĥaldeo.
— La Hindo, li aldonis, kaj la Ĉino agnoskas kiel vi la ekziston de iu unua principo; mi ne tre bone komprenis la mirindan rezonadon de la Greko; sed mi estas certa, ke li ankaŭ konsentas pri la ekzisto de Superulo, de kiu dependas la materio kaj la formo.
La Greko, kiun oni admiris, diris, ke Zadig ĝuste komprenis lian penson.
— Vi do ĉiuj samopinias, ree parolis Zadig, kaj sekve ne ekzistas motivo por disputi.
ĉiuj enbrakigis lin. Setok, vendinte siajn varojn tre kare, rekondukis sian amikon Zadig en sian tribon. Alveninte Zadig eksciis, ke dum lia foresto oni procese kondamnis lin je malrapida bruligado.